[net.nlang] Beleta fabelo

neal@druny.UUCP (Neal D. McBurnett) (02/26/85)

enan parton."
La vila^gano prenis tran^cilon kaj komencis la partigon de la ansero.
Li fortran^cis la kapon kaj donis ^gin al la sinjoro: "Vi estas la kapo
de la familio, sekve al vi konvenas la kapo."
Poste li disigis la posta^jon de la birdo kaj donis ^gin al la sinjorino:
(tio ja estas iom ^sovinista, mi beda^uras....) 
"Vi devas ^ciam sidi dome por observi la ordon."
Farinte tion ^ci, li detran^cis la flugilojn kaj prezentis ilin al la filinoj:
"Vi nelonge kunvivos kun viaj gepatroj, vi fian^cini^gos kaj forflugos
al viaj edzoj."
Fine li detran^cis amba^u piedojn kaj proponis ilin al la du filoj:
"Prenu, sinjoroj, ^ciu po unu piedo, pro sekvi la vojon da via patro."
Nun la vila^gano prenis por si la resta^jon, dirante: "Miaparte mi estas
malsa^ga vili^gano, kiu pensas nur pri la stomako; tial al mi restas nur
kontenti^gi je la maldelikata interna^jo."
La sinjoro ekridis kaj malavare rekompencis la spritulon.

Unu el la najbaroj, ri^ca vila^gano, scii^gis pri tiu ^ci faro kaj
enviis la malri^culon.  Li elektis kvin grasajn anserojn kaj alportis
ilin al la sinjoro.  "Volu akcepti mian donacon," li diris.
"Mi dankas vin; ^cu vi ne volas dividi inter ni vian donacon tiel, ke ni
^ciuj ricevu konvenan parton?"  La vila^gano provis fari la dividon, sed
konvenan partigon li ne atingis: kiel dividi kvin anserojn en ses partoj?
Tiam la sinjoro venigis la malri^can vila^ganon kaj al li ordonis fari
la partigon.  La vila^gano prenis unu anseron, donis ^gin al la gesinjoroj
kaj diris: "Nun vi estas trio."  La duan anseron li donis al amba^u filinoj
kaj diris: "Nun anka^u vi estas trio."  La trian anseron li donis al la
du filoj:  "Viavice anka^u vi nun estas trio."  La restantajn du anserojn
li prenis pro si kaj diris:  "Kiel ^ciuj, anka^u mi estas trio."
La sinjoro ricevis de tio plezuron kaj rekompencis la spritan vila^ganon,
dum la enviulo foriris tute konfuza sen siaj anseroj.