neal@druny.UUCP (Neal D. McBurnett) (03/26/85)
Here is the text of an article to appear in the Esperanto League of North America's newsletter. I still may be able to make changes if anyone has any ideas or corrections. -Neal, ihnp4!druny!neal Esperanto sur USENET, la plej granda Komputila Reto por Komputistoj de Neal McBurnett (Nil MekB^arnet) Proksimume 2000 komputiloj, kiuj uzas la "UNIX" (fabrikmarko de AT&T Bell Laboratories) operacian sistemon, interkomunikas per la telefona reto kaj la "uucp" (Unix-Unix CoPy) programo. El ^ci tiuj, proksimume 1000 (nomita "USENET") anka^u subtenas elektronikan "nigran tabulon", nomita "netnews" (perreta nova^jo). La plimulto estas en Usono, sed ver^sajne 250 estas lokitaj en aliaj landoj (Britujo, Nederlando, Koreujo, ktp.) ^Ciu, kiu rajtas uzi unu el tiuj komputiloj, povas submeti artikolon, kaj balda^u (inter unu sekundo kaj tri tagoj, la^u distanco), aliaj povas ^gin legi. (Uzantoj anka^u povas sendi elektronikan po^ston al specifa uzanto per la "Mail" (po^sta) programo.) La artikoloj estas dividita en 200 nova^jgrupojn, ekzemple "net.unix" (por la UNIX sistemo), "net.politics" (por politiko), "net.veg" (por vegetarismo), ktp. En oktobro, 1984, mi komencis diskuton pri Esperanto en la nova^jgrupo "net.nlang" (por diskutoj pri natura (homa) lingvo, etimologio, ktp). Ekde tiam, ni diskutas Esperanton, la lingvan problemon, etimojn, ^sercojn pri "ampol^san^gantoj" kaj aliajn aferojn. Mi submetis vortaron kun 2600 radikoj, kaj la unuan lecionon de la perpo^sta kurso (kaj ^gis nun, tridek legantoj komencis la kurson.) UNIX-sistemojn havas kaj la centra oficejo de UEA, kaj BSO (kiu prilaboradas la Distributed Language Translation projekton en Nederlando; vidu la artikolon en ELNA NEWSLETTER nov-dec 1983), sed ^gis nun mi ne povis kontakti ilin. Kiel anta^ue menciita en tiu ^ci nova^jletero, CompuServe anka^u estas granda komputila reto, kaj oni anka^u povas diskuti Esperanton per ^gi. Por partopreni en USENET, oni bezonas permeson uzi UNIX sistemon, sed por CompuServe oni nur bezonas terminalon kaj modemon. Kontaktu Jim Dee, Portland Klubo,r a^u Radio Shack por pli da informo pri CompuServe. Nu, kiel oni povas partopreni en tiu internacia diskutado? La plimulto da universitatoj havas UNIX sistemojn sur USENET, kaj multaj komputilaj kompanioj anka^u. Ver^sajne oni nur devas entajpi "readnews -n net.nlang" por legi la anta^unelonge aperintajn artikolojn. Se iu deziras korespondi rekte kun mi, mia elektronika adreso estas "ihnp4!druny!neal", kaj la po^sta estas 4825 W. Moorhead Cr, Boulder CO 80303, (303) 538-4852. Amri Wandel (SFSU instruisto ^ci-somere kaj anta^ue prezidanto de TEJO) kaj Bruce kaj Judy Sherwood (verkistoj de la PLATO perkomputila instru- sistemo) anka^u havas adresojn sur la reto.