riddle@ut-sally.UUCP (Prentiss Riddle) (04/22/85)
This is from the Dec. 1980 issue of "Esperanto," the official organ of the
Universala Esperanto-Asocio. I came across it in the ninth lesson of the
free postal course.
Kibernetikistoj por Esperanto
Jam de pluraj jaroj aperas, ^ci tie kaj en aliaj movadaj -- kaj ne
movadaj -- gazetoj, nova^joj pri la ekuzo de Esperanto fare de kreskanto
nombro de kibernetikistoj. Elstaras inter ili d-ro Helmar Frank (FR
Germanio), kiu ^ciam pli forte trudi^gas kiel unu el la plej gravaj
movadaj nomoj sur la faka kampo.
Meze de semptembro okazis unu el la ^cefaj ^gisnunaj atingoj de tiu
agado, en Namuro, Belgio, ^ce la 9a Internacia Kongreso de Kibernetiko,
sub zorgo de Internacia Kibernetika Asocio, grava scienca organiza^jo,
kiu eldonas propran fakrevuon "Cybernetica." En la kadro de la Kongreso
prezenti^gis la 3a Internacia Konferenco pri la Lingva Problemo en la
Scienco, kiun partoprenis tuta aro de renomaj esperantistoj, inter kiuj
ni menciu la nomojn de B. Popovic' (Jugoslavio), A. Muennich (Hungario),
B. Sherwood (Usono), W. De Smet (Belgio), P. Neergaard (Danlando), H.-D.
Maas (FR Germanio), F. Pennacchietti (Italio) kaj, kompreneble, Frank
kun pluraj kunlaborantoj el Paderborn (FR Germanio). En la Kongreso
partoprenis, kiel interpretisto, anka^u Francisko Simonnet (Francio),
anta^u komitatano de UEA.
La uzo de Esperanto dum la Kongreso havis nur eksperimentan karakteron,
sed tiun karakteron ^gi perdis: la Estraro de IKA akceptis la proponon
de d-ro Frank, ke ^ce la venonta kongreso la Internacia Lingvo estu
plenrajta laborlingvo. A^udi^gis e^c radikalaj sugestoj, ke post la 10a
Kongreso, ^gi fari^gu la *sola* laborlingvo. Esperanto cetere aldoni^gos
al la lingvoj uzataj en la menciita revuo "Cybernetica." Esperanto-uzo
en la kongresaj laboroj tiel impresis la prezidanton de unu nacia
kibernetika organiza^jo, ke li deklaris sian intencon tie enkonduki ^gin
kiel duan lingvon -- intenco des plis impona, ^car temas pri la Usona
Societo pri Kibernetiko.
En la novan na^umembran Estraron de IKA elekti^gis kvin parolantoj de
Esperanto: kiel prezidanto, G. Boulanger (Belgio); kiel vicprezidanto,
H. Frank; kaj F. Pennacchietti, O. Sangiori (Britio) kaj T. Oeren
(Kanado).
Does anyone know any more about this? Did anyone follow through with the
plans for the continued use of Esperanto at future conferences and in
publications? If so, was it successful or did it fizzle out? And what
exactly are the "Internacia Kibernetika Asocio" and the "Usona Societo pri
Kibernetiko"?
--- Prentiss Riddle ("Aprendiz de todo, maestro de nada.")
--- {ihnp4,harvard,seismo,gatech,ctvax}!ut-sally!riddle
--- riddle@ut-sally.UUCP, riddle@ut-sally.ARPA, riddle%zotz@ut-sally