[net.nlang] Examples of puns in Esperanto

neal@druny.UUCP (Neal D. McBurnett) (06/23/85)

This is taken from Raymond Schwartz's book "Verdkata Testamento"  It both
classifies Esperanto puns and provides hilarious examples.  I definately
encourage you to spend the time figuring it out!

Kia estas la metodeco trovebla en tiu ^svarca lingvouzo? Du
fojojn oni klopodis sistemigi la ekzistantan materialon. Jen ni
notu la ^cefajn eblojn:
.P
1. "Kalemburo ^carnira a^u ^sarada". Waringhien nomas ^gin mistran^co.
Efektive temas pri morfemludo kiu estas senfine ekspluatebla.
Multaj tre konataj iras je la konto de Schwartz, ekz. la famega
karna/valo, la vir/temo--virt/emo, am/bostono--ambostono,
katastrofo--kata/strofo kaj la diversaj a^goj de l' homo (kurago,
banda^go, doma^go ktp.). ^Cu post tiom da surprizoj estas sprite
aldoni, ke ^ciu virino havas sian menstruon?
.P
2. Varianton Rossetti vidas en la "redivido de kunmeta^joj". Tiele
Schwartz el sia propra "La stranga butiko" faris ian "lastrangan
butikon" a^u la moljera "L'avarulo" banali^gis je "lava rulo". A^u kion
diri, se temas pri doma^ceto, bovinoj rema^cantaj a^u fera konto
kiu estas nura ferakonto?
.P
3. "Kalemburo sonmodifa". Zamenhof ne povis anta^uvidi tion kiam
li proverbis, ke pro najleto bagatela pereis ^cevalo plej bela. Sed
kion fari, se laksanto transformas necesejon en ne^cesejon a^u kiam
el klasbatalo fari^gas simpla glasbatalo a^u el nia ne^utrala
Esperanto ofta edzperanto? E^c pli kiam tiu farsemo ne haltas e^c anta^u
la nomo de la prezidanto mem de la Akademio vidante en ^gi ian
gastonon a^u kiam la fama Mono Lisa ^gisvivas metamorfozan
Mona Kisa? A^u se temas pri dormo^cambroj, ^cu ne, eblas konstati,
ke post la pi^jamo venos la pi^camo kaj ke liturgio kaj litorgio
apena^u diferencas.
.P
4. Eblas varii tiun kalemburon per "modifo de cita^joj". Anka^u ^gin
Schwartz jam aplikas en la Verdkata Testamento. Heine devis 
akcepti, ke lia "En son^go princinon mi vidis" plati^gis je "En son^go
ficimon mi vidis". Multe poi poste Schwartz cerbumigis minijupeman
junulinon la^u Hamleto: ^Cu vesti a^u ne vesti (la genuojn)?
.P
5. "Kalemburo anagrama" (Waringhien: sonalterno a^u kontra^ukanalo).
Rossetti opinias, ke nura misliterumo malkovros en ribelo
liberon, en skoto al koston kaj en latino italon a^u, citante Butler,
en homo ne abonema homon abomenan. El tiaj simpla^joj la
malfrua Schwartz kreis kvaza^u sentencon kiam li diris: Faru kafopa^uzon,
vi ne havos pafoka^uzon. Waringhien, pli rafinita,
opinias, ke tiu speco de vortludo ofte prezentas kontraston inter
banala^jo unuflanke kaj nedeca^jo aliflanke. Liaj ekzemploj lin 
pravigus: rigardo palpebruma--mano brupalpema, fokstrota i^gas
koksfroto. Li preferas silenti kiam temas pri vendado de fostoj...
-Neal McBurnett, ihnp4!druny!neal