[net.nlang] Kiel malseksismigi Esperanton?

riddle@im4u.UUCP (07/23/85)

Anta^unelonga numero de *Sekso kaj Egaleco* (nro. 12, Aprilo 1985) enhavis
tre legindan artikolon de Claude Piron (klod piro) pri la seksa lingvo-
problemo rilate al Esperantaj pronomoj kaj sufiksoj.  Tiuj, kiuj la
kompletajn argumentojn de s-ro Piron volas esplori, nature devas legi la
artikolon mem, sed por resumi:

Kion devus oni diri anstata^u *li* a^u *^si*, se oni ne volas precizigi
sekson?  Unu propono (anta^ue preferita de Piron) estas la nova senseksa
pronomo *zi*: "Kiam mi vidis la personon, zi forkuris."  Piron nun trovas la
pronomon *zi* tro "artefarita" por enradiki^gi Esperanten.  Li preferas
novan regulon ol novan vorton: *^si* estus virina, *li* ne^utrala, kaj
(zitante) "la kompatindaj viroj ne ricevas specifan pronomon.  Manke de tiu
distingo, oni uzas pri ili la ^generalan pronomon *li*."  Tiu stran^ga
redifino interne de la nuna pronomsistemo devus kontenti^gi la feministojn,
^car la diskriminaciatoj ie estus subite la viroj.  ^Cu mi unikas, se mi
trovas ^ci tiun regulon multe pli artefarita ol la novan radikon?  (Kiel
"pruvo", ke *li* jam estas senseksa, Piron asertas, ke Dio nomi^gas *li* en
la Biblio kaj ^ciuj scias, ke Dio ne havas sekson.  Mi konas multon da
feministojn, kiuj argumentadas, ke la konvencia juda-kristana dio estas
efektive vira kaj e^c patriarka^ca dio precize ^car li ade nomi^gas "li"!)

Rilate al sufiksoj, Piron klarigas la proponon, ke Esperanto bezonas viran
sufikson konforman al la virina *in*, kaj el multaj sugestoj, Piron preferas
*us*.  Tiel estus *instruisto* sekse nepreciziigata, *instruistino* specife
virina kaj *instruistuso* specife vira.  ^Car multaj Esperantistoj jam
kutime diras *instruisto* anstata^u *geinstruisto* por aludi al persono eble
vira a^u eble virina, ^ci tiu solvo ^sajnas supra^je tre simpla.  Sed kiel
Piron klarigas, ^gi estas efektive tre malsimpla: ^cu ^san^gi^gus anka^u la
signifo de *patro*, *frato*, *edzo* kaj e^c *viro* mem?  Psikologie, iom de
la vortoj afektotaj estas tre forte ligitaj kun la vireco, situacio ke eble
maljustas sed ne ^san^gigos rapide.  Piron pravas, ke ne nur temas pri
aldono al la lingvo, sed subtila kaj fundamenta ^san^go de la lingvo.  ^Cu
ne suferus la interkompreno durante la ^san^gado?

Anstata^ue proponas Piron kompleksan aron da kompromisoj, similaj al la
seksaj kompromisoj de diversaj naciaj lingvoj: *instruisto* estus ne^utrala,
*instruistino* kaj *vira instruisto* specifaj; *patro*, *frato* kaj aliaj
familiovortoj restus baze viraj; ktp.  (Mi rekomendas la artikolon en *SkE*,
se vi interesi^gus.)  Tio ^ci konformas al la nuna kutimo de multaj
neseksismaj Esperantistoj kaj por motivoj de malriskemo ver^sajne
preferindas ol la pli radikalan radikon *us*.

Tamen, mi trovas la proponitan pronomon *zi* tre inda kaj esperas, ke
almena^u la feministaj eldona^joj kiel *Sekso kaj egaleco* serioze
eksperimentos ^gian uzadon.


(Frago mar^gena: se *us* signifas "viro" kaj *-on* signifas "divido", ^cu
                 *Usono* signifas "la lando dividita inter la viroj"?
		 La^u la seksa politiko de Ronald Reagan kaj liaj amikUSoj,
		 mi jesegus...)

--- Prentiss Riddle ("Aprendiz de todo, maestro de nada.")
--- {ihnp4,harvard,seismo,gatech,ctvax}!ut-sally!riddle
--- riddle@ut-sally.{UUCP,ARPA}, riddle%zotz@ut-sally, riddle@im4u.UUCP