[net.nlang] SCIENCAJ GASTOJ EL CHINIO

jimd@tekecs.UUCP (Jim Deer) (10/30/85)

el HEROLDO 24 oct. 85:
*
SCIENCAJ GASTOJ EL <CINIO
*
Ekde kelkaj monatoj la instituto pri kibernetiko (dir. Prof.
H. Frank) <ce la Universitato en Paderborn (FRGermanio) havas
gaston el <Cinio: in<g Zengjan Feng, docento pri klerigteknologio
en la Universitato de Kantono, studas prospektivan klerigsciencon
en la Paderborna Universitato.
Alia <cina sciencisto, docento An Wen-zhu el Pekino vizitos
la Instituton por kvin monatoj. Jam en sia lando li okupi<gis
pri la prospektiva klerigscienco. Li tradukis la du lingvan
(germana-Esperanto) libron de Prof. Frank, "Propedeutiko
de la klerigscienco prospektiva", en la <cinan lingvon.