jimd@tekecs.UUCP (Jim Deer) (11/16/85)
ASCII AU ISO, KIUN FORMATON?
Kiam oni uzas komunikan reton, kiel estas USENET,
la demando levi<gas: kiel pritrakti la supersignitajn
literojn? La reto estas bazita sur la simbolaro ASCII,
kiu ne inkluzivas la supersignitajn literojn;
la terminaloj plejparte ne kapablas ilijn reprodukti.
Kion fari? Oni devas uzi iun anstatauan kombinon el
la reprodukteblaj literoj. La elektita kombino estu
kiel eble plej simila, lau aspekto, al la normala
formo. Ekzistas du eblecoj:
(a) Formato ISO:
Tiu bazi<gas sur la normo ISO 2022. Kiam reproduktita
en la ASCII-bazita sistemo, <gi povas esti reprezentita
per "^" antau la koncernita litero.
Tiel: ^C, ^G, ^J, ^H, ^S, kaj ^U.
(b) Formato ASCII:
Oni povas reprezenti la koncernitajn literojn per
<C, <G, <J, <H, <S, kaj U.
La forlaso de la signo antau la litero U bazi<gas sur
tio ke ordinare la supersignita U estas antauita per au
la litero A au E. <Ce mia hejm komputilo, kaj en la reto
CompuServe, mi <ciam uzas la ASCII-bazitan formaton,
pro tio ke <gi estas pli legebla, kaj ne tiom <sokas
al la okuloj. Tio estas grava kiam oni multe uzas la
lingvon. Mia presilo akceptas la ASCII-bazitan formaton,
kaj liveras perfektajn normalajn literojn kun la
supersigno en la <gusta loko.
Oni povas supozi ke post kelkaj jaroj ekestos
internacia sistemo per kiu oni povos reprodukti la
simbolojn de kiu ajn lingvo. Sed, kion fari <gis tiam?
Mi mem preferas la ASCII-bazitan sistemon. Vidu:
ASCII ISO
--------------------
MAN<GA<JO MAN^GA^JO
AUDIS A^UDIS
SON<GADO SON^GADO
PLAUDIS PLA^UDIS
AU A^U
EUROPO E^UROPO
BALDAU BALDA^U
SEN<GENE SEN^GENE
MAR<SANTOJ MAR^SANTOJ
MA<CO MA^CO
MA<SINO MA^SINO
PLA<CAS PLA^CAS
<SAUMO ^SA^UMO
AUSKULTI A^USKULTI
MAR<GENO MAR^GENO
KVAZAU KVAZA^U
LAULE<GE LA^ULE^GE
<SAN<GI ^SAN^GI
Ambau formatoj estas perfekte legeblaj. <Sajnas al mi en
la momento negrava demando, kiun uzi. Oni uzu tiun kiun
oni preferas. Mi neniam kritikos.
tektronix!tekecs!jimd Jim Deerjbdp@jenny.UUCP (Julian Pardoe) (11/25/85)
Sed jam estas sistemo `oficiala' (Zamenhofa ech) por reprezenti
Esperanton kiam mankas supersignoj, anstatauo de `^' per `h':
ASCII ISO Zamenhofa
---------------------------------
man<ga<jo man^ga^jo manghajho
audis a^udis audis
<saumo ^sa^umo shaumo
pla<cas pla^cas plachas
Mi agnoskas ke tiu ne estas tre bela sed mi certe preferas ol[?] uzo de
`^' kaj `<'. Tekston kun multe da `^'oj mi trovas preskau nelegebla.
Tiu `h' min ghenas nur kiam sekvas `g'n (estas bedaurinde ke ^g estas
litero tiel ofta!), kaj ghenerale la aspekto ne tro malplachas.
(Parenteze, chu ekzistas iu net.lang.esperanto (ret.ling.esperanto!)?
Se jes, oni ne ricevas en Europo. Chu iu volontus plusendi kiel
e-poshton la enhavon de tiu novajhgrupo?)
Julian Pardoe
-------------
University of Cambridge Tel: +44 223 352435 br. 265
Computer Laboratory Arpa: <@ucl-cs: jbdp@cl.cam.ac.uk>
Corn Exchange Street Janet: jbdp@UK.AC.Cam.CL
CAMBRIDGE, CB2 3QG UUCP: mcvax!ukc!cl-jenny!jbdp
Gr. Britiokimcm@olamb.UUCP (Kim Chr. Madsen) (11/27/85)
From diku!mcvax!ukc!kcl-cs!jenny!jbdp Mon Nov 25 15:30:35 1985 Relay-Version: version B 2.10.1 6/24/83 (MC840302); site olamb.UUCP Posting-Version: version B 2.10.1 6/24/83; site jenny.UUCP Path: olamb!diku!mcvax!ukc!kcl-cs!jenny!jbdp From: jbdp@jenny.UUCP (Julian Pardoe) Newsgroups: net.nlang Subject: Re: ASCII AU ISO, KIUN FORMATON? Message-ID: <290@jenny.UUCP> Date: Mon, 25-Nov-85 15:30:35 GMT Date-Received: Wed, 27-Nov-85 12:26:27 GMT Organization: U of Cambridge Comp Lab, UK Lines: 27 Xpath: kcl-cs neon In article <290@jenny.UUCP> Julian Pardoe writes: > Sed jam estas sistemo `oficiala' (Zamenhofa ech) por reprezenti > Esperanton kiam mankas supersignoj, anstatauo de `^' per `h': > ...[and more Esperanto (I guess)] Say, what is the purpose of writting articles in Esperanto, when it isn't understood by the main audience of the net. Sometime last year it was agreed that the English language was the net language, and if you post anything in another language (except C (-;) give an English summary at the end of the article. Saa forstaar vi lig'som hinanden bedre ikk' sandt (-; (decryption of the above is left as an excercise for the reader!) Kim Chr. Madsen kimcm@olamb.UUCP