[net.nlang] PRELEGONTOJ ALVOKITAJ POR ESPERANTO-KONGRESO

jimd@tekecs.UUCP (Jim Deer) (12/19/85)

Rilate al la 71a Universala Kongreso de Esperanto
Pekino (<Cinio), 26 julio - 2 augusto 1986

PRELEGONTOJ ALVOKITAJ POR: INTERNACIA KONGRESA UNIVERSITATO (IKU):
     La 39a sesio deIKU okazos kadre de la 71a UK. La rektoro
de IKU estas prof. Ye Junjian, elstara verkisto kaj i.a. komitatano
de la <Cina Federacio de Literatura kaj Arta Rondoj. En la
Esperanto-komunumo li estas konata kiel originala verkisto
Cicio Mar kaj pro la <jus aperinta traduko (fare de W. Auld) 
de lia romano "Montara vilago".
     Universitataj profesoroj kaj simile kvalifitaj personoj 
estas invititaj proponi prelegon antau la 20a de januaro 1986 al 
la Komisiono pri IKU <ce ties sekretario prof. Bruce Sherwood,
Dept. of Physics, Carnegie-Mellon University, Pittsburgh, PA 15213,
Usono. Al tiu adreso oni sendu fotoportreton kaj kvar kopiojn de
titolo, resumo, bibliografio kaj biografieto. Prelegantoj ricevos
danksumon sed ne voja<gkostojn.

Call for papers to be presented at the Internacia Kongresa Universitato,
which will occur during the Esperanto convention in Peking,
26 July through 2 August 1986.